Granda Amara Lago | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Supermara alteco | 0 m [+] | |
Koordinatoj | 30° 19′ 21″ N, 32° 22′ 57″ O (mapo)30.322532.3825Koordinatoj: 30° 19′ 21″ N, 32° 22′ 57″ O (mapo) [+] | |
Longo | 23,2 km (14.42 mi) | |
Larĝo | 10,8 km (6.71 mi) | |
Akvokolektejo | 250 km² (25 000 ha) [+] | |
Areo | 250 km² (25 000 ha) [+] | |
![]() |
||
Granda Amara Lago | ||
![]() |
||
La Granda Amara Lago (arabe البحيرة المرة الكبرى, al-Buḥayrah al-Murra al-Kubrā) estas granda salakva lago en Egiptio, kiu estas parto de la Sueza Kanalo. Antaŭ la kanalkonstruado en 1869, la Granda Amara Lago estis seka salenhava valo aŭ baseno.[1][2] Referencoj estis faritaj al la Granda Amara Lago jam en antikvaj piramidaj tekstoj.
La kanalo konektas la Grandan Amaran Lagon al la Mediteranea Maro kaj al la Ruĝa Maro. La kanalo konektas ĝin ankaŭ al la Malgranda Amara Lago (arabe البحيرة المرة الصغرى; transliterumita: al-Buhayrah al-Murra as-Sughra). Kune ili grupiĝas kiel la Amaraj Lagoj, kiuj havas sian nunan nomon almenaŭ ekde la jaro 300 antaŭ nia erao, kiam en la ptolemea epoko oni ekuzis la malnovgrekan nomon Πικραὶ Λίμναι (Pikraí Límnai), laŭvorte "amaraj lagoj". Kiel konate, la malnovgreka plurajn jarcentojn restis la precipa lingvo en helenisma Egiptio, ne nur dum la ptolemea epoko, sed ankaŭ multajn jarcentojn poste sub la romianoj kaj la bizanca imperio. En la 7-a jarcento la araboj transprenis la nomon "amaraj lagoj", kaj de tie ree multajn jarcentojn poste tradukis ĝin la modernaj eŭropaj lingvoj.
Ŝipoj veturantaj tra la Sueza Kanalo uzas la Grandan Amaran Lagon kiel "pasvojo", kie ili povas preterpasi aliajn ŝipojn aŭ turniĝi.[1]
30° 19′ 21″ N 32° 22′ 57″ O / 30.32250 °N, 32.38250 °O (mapo)