Granda Reĝa Edzino (en malnova egipta lingvo: ta hemet nesu) estis la titolo de kelkaj el la edzinoj de la faraonoj. Ĝin uzis, por la unua fojo, dum la dua meza periodo, la reĝino Nubemhet, edzino de Sobekemsaf la 1-a sed estis Mereceger, la edzino de Sesostri la 3-a, la unua proedziĝa reĝino kiu skribis la titolon (wrt) apud sia nomo en egipta kartuŝo.
La Granda Reĝa Edzino estis la oficiala proedziĝa reĝino. La posteno suferis diversajn modifojn kaj adaptiĝadis al la diversaj cirkonstancoj de la sociaj, religiaj kaj politikaj ŝanĝoj de la reĝa familio.
Tiel, dum la posteno estis ekzercita de fratinoj aŭ duonfratino (filinoj de la antaŭa Granda Reĝa Edzino) por legitimi la altroniĝon de certa nobela familio, keil estis la kazo de Hatŝepsut kun Tutmosis la 2-a, ankaŭ la pozicio estis ekzercita de la filinoj de la reganta reĝo, keil estis la kazo de Ramseso la 2-a kiu geedziĝis kun sia filino Meritamon.
En aliaj esceptaj kazoj, la pozicio estis ekzercita de virinoj kiuj ne havis ajnan ligon kun la reganta nobela familio. La ununura fremdulino kiu havis tian titolon estis la hitita Maathornefrura, al kiu Ramseso la 2-a koncedis la titolo post la morto de siaj du unuaj grandaj edzinoj, Nefertari kaj Isis-Nefert, kvankam ŝiaj filinoj ne povis aliri al la trono. En aliaj kazoj, tiu titolo estis donita al sekundara edzino post la morto de la faraono, por ke la filo el tiu kuniĝo estu la heredanto.
La Granda Reĝa Edzino regis super la Domo Heneret, institucio kun granda influo kaj ekonomia sendependeco, kaj super la laboristoj de la metiejoj, la administrantoj kaj ties servantoj.
La pozicio je Granda Reĝa Edzino implikis multajn ritajn funkciojn, kiuj estis ne nur politikaj sed ankaŭ religia, kio estis klara enmiksiĝo de la ŝtato en la religia vivo de la egiptanoj.
La Granda Reĝa Edzino estis la reprezentado de Isiso sur la tero, kio igis ŝin protektinto de la faraono samkiel Isiso estis de Osiriso. En diversaj festoj kaj procesioj religiaj, la rolo de la Granda Reĝa Edzino estis tre grava kaj en kelkaj el ili nepra.