Grandduklando Westarctica | |
Grand Duchy of Westarctica | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: God Save Westarctica | |
mikronacio vd | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Insulo Petro la Unua |
Oficiala(j) lingvo(j) | la angla |
Uzata(j) lingvo(j) | la angla |
Horzono | -6 |
Politiko | |
Politika sistemo | Konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | grandduko Travis McHenry |
Ekonomio | |
Valuto | Westarctica Dolaro |
La Grandduklando Westarctica (angle Grand Duchy of Westarctica), ankaŭ kiel Mikronacio Westarctica estas mikronacio kreita fare de usonano Travis McHenry, kiu postulas Landon de Marie Byrd. Westarctica estis fondita en supozebla kaŝpasejo en la Antarkta traktato. La aserto de statuso de la mikronacio estis utiligita kiel bazo por krei kaj vendi monerojn al kolektantoj. Westarctica ne estas rekonita fare de la registaro de iu lando, malgraŭ ĝiaj provoj[1].
La plejparto de la postulita teritorio de la mikronacio konsistas el Lando de Marie Byrd, difinita kiel ĉiu tero sude de 60° S kaj inter 90° W kaj 150° W[2]. Tio estas inter la aserto de Ĉilio kaj la aserto de Nov-Zelando. La dekomenca ĉefurbo estis nomita Aĥilo. Pli poste, la insuloj Balleny postulita fare de Nov-Zelando kaj Insulo Petro la Unua postulita fare de Norvegio estis aneksitaj. Insulo Petro la Unua estis deklarita kiel la nova ĉefurbo de Westarctica.