Grangärde, estas paroĥo kaj preĝej-vilaĝo (svede Kyrkby) en la sveda komunumo Ludvika. Ĝi situas 30 km nordokcidente de la urbo Ludvika. Fine de 2010 en la vilaĝo vivis 351 loĝantoj sur areo de 68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². Grangärde estas parto de Ekomuzeo Minlando.
En la vilaĝo troviĝas preĝejo de 15-a jarcento, kiu estis pligrandigita dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj kaj larĝe kaj longe. Krome ekzistas havenmagazeno, ministbienoj, sinjorbieno kaj pastrodomo. Troviĝas malnova gastejo ”Gästis” kun vendejo de Laxsjöbagarn (bakisto). En la paroĥdomo estas la uzin-arĥivo de Nyhammar kaj arto de Grangärde. Ankaŭ estas finndomo, turisthotelo, parko por infanoj ktp.