Graun im Vinschgau (Curon Venosta) | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 49′ N, 10° 32′ O (mapo)46.80865510.54144Koordinatoj: 46° 49′ N, 10° 32′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 1.520 m | ||||
Areo | 210 km² | ||||
Loĝantaro | 2376 (2023) | ||||
Loĝdenso | 11 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Graun, Langtaufers, Reschen, St. Valentin auf der Haide | ||||
Najbaraj komunumoj | Kaunertal (A), Mals (I), Nauders (A), Pfunds (A), Sent (CH), Sölden (A), Valsot (CH) | ||||
Patrono | Sankta Katarina | ||||
Festa tago | 25-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | Grauner (germane) kaj curonesi (itale) | ||||
Poŝtkodo | 39027 | ||||
Imposta kodo | D222 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021027 | ||||
Telefona prefikso | 0473 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Graun im Vinschgau - por kiu aldona itallingva nomo Curon Venosta estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.
Iom sude de la alpa pasejo Reschenpass dum la jaroj 1949 kaj 1950 pro barigo ekestis granda artefarita lago, kiun oni nomis (laŭ unu el tri antaŭaj tieaj lagetoj) Reschensee. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen (itale baptita Resia) subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo (la turo meze de la akvo cetere ankaŭ fariĝis la simbolo de la komunuma blazono).
La lago iĝis fama loko por akvosporto, interalie por velado kaj breta velado, aparte tamen ankaŭ por kajta surfado.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 376 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Kaunertal (A), Mals (I), Nauders (A), Pfunds (A), Sent (CH), Sölden (A), Valsot (CH).
La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.