Grewia

Floroj de Grewia damine en Hajderabado, Barato.

La granda florplanta genro Grewia estas nuntempe metita de plej fakuloj en la malva familio Malvacoj, en la etenda senco kiel proponita genro fare de Angiosperma Filogenia Grupo. Iam, Grewia estis metita ĉu en la familio Tiliacoj aŭ Sparmaniacoj. Tamen, tiuj estis kaj ne-monofiletika rilate al aliaj Malvales - kiel jam indikita fare de necertaj ĉirkaŭaj lokigoj de Grewia kaj de similaj genroj - kaj ekde tiam ĝi estis metita en la Malvacoj. Kun la kerno de la iamaj Sparmaniacoj, Grewia estas en la subfamilio Grewioideae kaj tiel en la tribo Grewieae, kies tipa genro ĝi estas.[1]

La genro estis nomita de Carl Linnaeus, honore al la botanikisto Nehemiah Grew (1641-1712) el Anglio. Grew estis unu el la ĉefaj plantanatomistoj kaj mikroskopaj esploristoj siatempe, kaj lia studo pri poleno metis la grundon por la nuntempa polenoscienco.

Kelkaj specioj

[redakti | redakti fonton]
  • Grewia abutifolia
  • Grewia asiatica
  • Grewia avellana
  • Grewia bicolor
  • Grewia biloba
  • Grewia bilocularis
  • Grewia caffra
  • Grewia calymmatosepala
  • Grewia celtidifolia
  • Grewia ciclea
  • Grewia crenata
  • Grewia damine
  • Grewia eriocarpa
  • Grewia flava
  • Grewia flavescens
  • Grewia glabra
  • Grewia glandulosa
  • Grewia goetzeana
  • Grewia hexamita
  • Grewia hirsuta
  • Grewia hornbyi
  • Grewia inaequilatera
  • Grewia insularis
  • Grewia lasiocarpa
  • Grewia latifolia
  • Grewia limae
  • Grewia microthyrsa
  • Grewia mollis
  • Grewia monticola
  • Grewia multiflora
  • Grewia occidentalis
  • Grewia olukondae
  • Grewia optiva
  • Grewia orientalis, Carl Linnaeus
  • Grewia oxyphylla
  • Grewia pachycalyx
  • Grewia picta
  • Grewia retinervis
  • Grewia retusifolia
  • Grewia robusta
  • Grewia rothii
  • Grewia savannicola
  • Grewia schinzii
  • Grewia similis
  • Grewia stolzii
  • Grewia sulcata
  • Grewis tembensis
  • Grewia tenax
  • Grewia tiliifolia
  • Grewia transzambesica
  • Grewia turbinata
  • Grewia villosa

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heywood et al. (2007)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]