Grizstria muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizstria muŝkaptulo ĉe Hongkongo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Muscicapa griseisticta (Swinhoe, 1861) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizstria muŝkaptulo (Muscicapa griseisticta) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ĝi estas indiĝena de Azio.
Ĝi estas svelta, longflugila birdo 13 al 15 cm longa. Ĝi estas ĉefe grizbruna supre kaj blanka sube. La brusto kaj flankoj estas tre striaj je grizo. Estas mallarĝa blanka strio en flugiloj kaj hela makulo inter la beko kaj la okulo. La beko kaj piedoj estas nigraj. La okulo estas granda kaj estas blanka okulringo. Ambaŭ seksoj estas similaj sed junuloj diferenciĝas ĉar havas blankajn punktojn kaj malhelan skvamecon en supraj partoj.
Ili reproduktiĝas en arbaroj de koniferoj en nordorienta Ĉinio, Norda Koreio kaj sudorienta Siberio inklude Saĥalinon kaj Kamĉatkon. Printempe kaj aŭtune ili migras tra orienta kaj suda Ĉinio, Suda Koreio, Japanio kaj Tajvano. Vintre ili loĝas en arbaroj, arbarbordoj kaj malferma kamparo kun disaj arboj en Borneo, Filipinoj, Palaŭo, orienta Indonezio kaj Nov-Gvineo. Ĝi estas vaganteco al Singapuro, Vjetnamio kaj eĉ ĝis Alasko.
Ili ripozas en malfermo, gvatante preterpasantajn insektojn, sur kiuj ili ekflugas ĝis 20 m por kapti ilin antaŭ reveno al la ripozejo.