Grmovac, serbe Грмовац estas loĝata loko en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Zemun. La loknomo signifas: tufa loko.
Grmovac etendiĝas ĉe Zemun. La fervojo estas proksime.
En 1997 multe da serboj alvenis precipe el Kroatio. Por solvi problemojn de tiuj rifuĝintoj la ŝtato aĉetis tiun herbejon por la rifuĝintoj. En 2006 asfalta vojo konstruiĝis.