Grotoj de Elefanta | |||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
grotoj, monda heredaĵo | |||||||||||||||||||||||
![]() | |||||||||||||||||||||||
kaverno [+] | |||||||||||||||||||||||
Lando | Barato | ||||||||||||||||||||||
Regiono | Maharaŝtro | ||||||||||||||||||||||
Situo | Mumbajo | ||||||||||||||||||||||
- koordinatoj | 18° 57′ 48″ N, 72° 55′ 53″ O (mapo)18.96333333333372.931388888889Koordinatoj: 18° 57′ 48″ N, 72° 55′ 53″ O (mapo) | ||||||||||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||||||||||
Grotoj de Elefanta | |||||||||||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
La Grotoj de Elefanta estas Monda heredaĵo de Unesko kaj kolekto de grotaj aŭ kavaj temploj ĉefe dediĉita al la Hinduisma dio Ŝivo.[1][2][3] Ili estas en la insulo Elefanta, aŭ Gharapuri (laŭvorte "la urbo de grotoj"), en Mumbaja Haveno, 10 km oriente de Mumbajo en la barata ŝtato Maharaŝtro. La insulo, ĉirkaŭ 2 km okcidente de la Haveno Javaharlal Nehru, konsistas el kvin hinduismaj grotoj kaj kelkaj budhismaj stupaj amasoj kiuj datas el la 2a jarcento a.n.e.,[2][4][5] same kiel el malgranda grupo de du budhismaj grotoj kun akvorezervujoj.[6][7]
La Elefantaj Grotoj enhavas rokĉizitajn skulptaĵojn kiuj montras sinkretismon de Hinduismaj kaj Budhismaj ideoj kaj bildoj.[5][8][9] La grotoj aŭ kavaĵoj estas ĉizitaj el solida bazalto. Escepte pro kelkaj esceptoj, multo de la artaĵoj estas senvizaĝita kaj damaĝita.[10] La orientigo de la ĉefa templo same kiel la relativa lokigo de aliaj temploj estas metita laŭ modelo de mandalo.[2] La ĉizaĵoj rakontas aferojn de la Hinduaj mitologioj, el kiuj la granda monolita 6.1 m Trimurtia Sadaŝiva (tri-vizaĝa Ŝivo), Nataraja (Senjoro de danco) kaj Jogiŝvara (Senjoro de jogo) estas la plej famaj.[2][11][12]
Tiuj datas el inter la 5a kaj 9a jarcentoj, kaj tio atribuas ilin al variaj Hinduaj dinastioj.[1][2] Ili estas plej ofte metitaj inter la 5a kaj 7a jarcentoj. Plej fakuloj konsideras ĝin finkompletigita ĉirkaŭ la jaro 550 CE.[3][13][14]
Ili estis nomitaj Elefante – kio ŝanĝis al Elephanta – fare de la koloniaj portugaloj kiam ili trovis elefantajn statuojn en la kavoj. Ili establis bazon sur la insulo, kaj kelkaj soldatoj damaĝis kaj skulptaĵojn kaj kavojn. La ĉefa kavo (Kavo 1a, aŭ Granda Kavo) estis Hinduisma loko de adorado ĝis la alveno de la portugaloj, kaj ekde tiam la insulo ne plu estis aktiva adorejo.[2] La plej fruaj klopodoj eviti pluajn damaĝojn al la kavoj estis startitaj de la koloniaj funkciuloj de Brita Hindio en 1909.[15] La monumentoj estis restaŭritaj nur en la 1970-aj jaroj.[2] En 1987, la restaŭritaj Elefantaj Kavoj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas nuntempe eltenita de la Arĥeologia Servo de Barato (ASI).[8][9]