Großkochberg | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saalfeld-Rudolstadt | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036743 | |||||
Poŝtkodo | 07407 | |||||
Aŭtomobila kodo | SLF | |||||
Oficiala Municipokodo | 16 0 73 029 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Ryll | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Ortsstraße 14 | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 47′ N, 11° 21′ O (mapo)50.7751211.355836Koordinatoj: 50° 47′ N, 11° 21′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 345 m | |||||
Areo | 12,21 km² | |||||
Oficiala retejo | ||||||
Großkochberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 687 loĝantojn. Ekde la 1.12.2007 Großkochberg ne plu memstaras estante urboparto de Uhlstädt-Kirchhasel.
Norde de Rudolstadt oni atingas idiliecan vilaĝon kies ĉefa atrakcio estas Kastelo Kochberg. Setlejo en Kochberg jam menciits en 1125, ĉ. 150 jarojn poste oni aŭdas pri la samnoma kavalira dinastio. Ilia ĉefa sidejo estis akvoburgo en la vilaĝo, kiu tuj akiris rajton pri bazarokazigo. Alikonstruoj renesancstilaj iĝis fare de la Schönfeld-oj en 1577. Inter 1733 kaj 1938 posedis la tuton la familio von Stein. Ankaŭ teatrejo ene de la kastela komplekso revivigitis.
Vilaĝa kirko protestantisma el la 12-a jc havis malfrugotikan triptikon de 1495 de majstro de la Skolo de Saalfeld. Sur la monto Hummelsberg norde videblas la Luizo-turo (Luisenturm) de 1864 portanta la nomon de nepino de Charlotte von Stein. Ĉe la kastelo komenciĝas ankaŭ la 28 km longa Goeta migradopado (Goethe-Wanderweg).