Tiu ĉi artikolo temas pri la kvartalo Grunewald de Berlino. Krome Grunewald interalie estas la nomo de pluraj komunumopartoj de Germanio - atentu ankaŭ la loĝlokojn Grünewald, Grünwald kaj Grunwald, loko de samnoma mezepoka batalo.
Grunewald ["Gru:nevalt"] estas kvartalo de la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino, en la centra okcidento de la germania ĉefurbo. Ĝi havas sian nomon de samnoma granda ŝtata arbaro, kaj situas oriente de la rivero Havel ["Ha:fel"], kiu ĉi-tie estas aparte larĝa kaj similas al lago. La loĝloko pro tiu iom parka situo ene de la grandurbo havas averaĝe aparte riĉajn loĝantojn, kaj de la stratoj kaj aleoj videblas multaj aparte grandaj ĝardenoj ĉirkaŭ imponaj vilaoj.