Grup Yorum (Yorum signifas "interpretado" aŭ "komento" en turka lingvo) estas turka muzikgrupo el Istanbulo kiu ludas anatolian rokmuzikon[1], konata pro sia politikaj, revoluciaj kaj satíraj kantoj. Ĝin fondis studentoj, kun la celo reagi al la milita puĉo de 1980. Krom la turka, Yorum ankaŭ kantas en la kurda, araba aŭ adigea, tiel kampanjante por la rajto uzi ĉi tiujn lingvojn. Malgraŭ arestoj de iuj membroj, Yorum restas populara kaj iliaj albumoj daŭre vendiĝas bone en Turkio kaj internacie.
Grup Yorum estis fondita en 1985. Membroj de Grup Yorum komencis fastostrikon la 17an de majo 2019 kun serio de postuloj kiel ĉesigi la koncertajn malpermesojn, liberigon de grupanoj kaj ĉesigo de la procesoj kontraŭ ili[2].
La 3-an de aprilo 2020, Helin Bolek (Helin Bölek), membro de la grupo, mortis post 288 tagojn da fastostriko en la aĝo de 28 jaroj, post la malpermeso de koncertoj kaj policajn atakojn kontraŭ la kultura centro, kiu gastigis la grupon[3]. Mortis, monaton poste, de kontrabasisto Ibrahim Gökçek[4], post 323 tagoj da fastostriko.
La grupo eldonas la revuon Tavir pri arto, kulturo, literaturo kaj muziko, kaj pluraj membroj de la grupo administras la kulturan centron İdil Kültür Merkezi en la distrikto Okmeydanı de Istanbulo
Grup Yorum estis influita de la latin-amerika Nueva canción (Nova Kantista Movado)[5], la greka komponisto Mikis Theodorakis kaj turkaj kantistoj kiel Ruhi Su, Mahzuni Şerif, Inti Illimani, Víctor Jara, Quilapayún.
Grup Yorum uzas popolajn (baglamo, ney, kaval, balaban), klasikajn (violonon, violonĉelon) kaj elektronikajn (gitaron) instrumentojn. La grupo difinas sian stilon kiel nuntempan popolmuzikon.
La tekstoj de la grupo malsamas laŭ politika kaj socia orientiĝo. Muzikistoj de Grup Yorum aliĝas al la maldekstraj komunismaj vidpunktoj[6].
Grup Yorum koncertis en Germanio, Aŭstrio, Aŭstralio, Francio, Italio, Belgio, Britio, Grekio, Sirio, Rusio.
En Turkio, la koncertoj de Grup Yorum havas grandan spektantaron. [7] [8]