Grupo WH | ||
---|---|---|
![]() | ||
negoco • publika kompanio vd | ||
Dum | 1958 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Sidejo | Honkongo | |
Lando | Ĉinio | |
Agokampo | viando | |
ISIN-kodo | KYG960071028 | |
filiaj kompanioj | Smithfield Foods vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Grupo WH (ĉine 万洲国际; pinjino: Wànzhōu Guójì), antaŭe konata kiel Grupo Shuanghui (ĉine 双汇集团; Shuānghuì Jítuán; foje ankaŭ konata kiel Shineway Group en angla-parolantaj landoj), estas publike komercita ĉina transnacia manĝentreprena firmao, kies filioj okupiĝas por pretigi viandon kaj aliajn manĝaĵojn [1].
Fondite en 1958, oficiale registrita en Kajmana Insularo, la ĉina ĉefsidejo situas en Luohe, la internacia ĉefsidejo estas en Honkongo [2][3].
Ĝi estas la plej granda vianda produktisto en Ĉinio [4] kaj unu el la kvin plej grandaj nutraĵfirmaoj en la lando, kune kun New Hope Group, Muyuan Foods, Wens Foodstuff Group kaj Zhengbang Technology.
La komerco de la firmao inkluzivas kreskigon de porkoj, konsumotajn viandajn produktojn, gustigantajn produktojn kaj loĝistikon [5].
WH Group vendas siajn produktojn sub la markoj Shuanghui, Coobi, King of Kings, Tiny Times, Da Rou Kuai, Pao Mian Pai Dang, Smithfield, Eckrich, Nathan's Famous, Farmland, Armour, Farmer John, Kretschmar, John Morrell, Cook's, Gwaltney , Carando, Margherita, Curly's, Healthy Ones, Patrick Cudahy, Pure Farms, American Farms, Old Country Store, Cumberland Gap, Higueral, La Abuelita, La Bella, Maple River, Marca el Rey, Mosey's, Deco, The Peanut Shop, Peyton's , Rath Black Hawk, Krakus, Shenson, Berlinki, Stefano, Morliny, Sterling, Mazury, Yano, Sunnyland, Elit, Veri, Plin de Carne, Premia, Promo, Csabahus, Pizzaro, Finonimo, Kaiser, Mecom kaj Schneider.