Gräfenroda | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||||
Komunumo | Geratal | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036205 | |||||
Poŝtkodo | 99330 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 52-14 | |||||
Aŭtomobila kodo | IK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16070024 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 45′ N, 10° 49′ O (mapo)50.74888888888910.812222222222Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 49′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 400 m | |||||
Areo | 23,32 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.graefenroda.de | |||||
Gräfenroda estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la komunumo Geratal. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 3158 loĝantojn. Krome ĝis la fino de 2018 la loĝloko estis la administra centro de tiam malfondita komunumaro, formale germanlingve nomita Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal.
Gräfenroda estas konata pro la fakto ke tie estis industrie fabrikataj la unuaj ĝardenaj nanoj. Ĝemelurbo estas Vouziers en Francio.
Gräfenroda menciiĝis unuafoje en dokumento de 1290. La setlejnomo signifas lokon ĉe iama arbaro. Iam posedis la vilaĝon la grafoj de Käfernburg respektive Schwarzburg, inter 1446 kaj 1819 kunposedis ĝin la nobela familio de Witzleben, poste la dukoj de Saksio-Gotao. Tradiciaj metioj estis forstado kaj vartransportado kiel ankaŭ mineja ekspluato de kupro, arĝento kaj plumbo. Ekde la 16-a jarcento oni faradis vitraĵojn. En la 17-a jarcentoj estiĝis la vilaĝeroj Anspiel kaj Dörrberg en kombino kun starigo de fandejoj kaj martelegejoj. Tamen antaŭindustriiĝaj entreprenoj ne ofertis tro multe da laborlokoj, tiel ke ĉirkaŭ 1850 multaj lokanoj elmigris Usonon. Nur post 1850 venis - danke al industriiĝo - pli grandaj fabrikoj: en 1855 pri lignaĵoj, en 1860 pri terakoto, en 1869 pri vitraĵoj, poste diversaj pri porcelano.
En 1884 oni ricevis konekson al la fervojlinio kondukanta inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen. Fine de la 19-a jarcento inventitis en Gräfenroda la ĝardena nano pri kies historio kaj produktado oni bone informiĝas en surloka muzeo. Inter 1858 kaj 1922 Gräfenroda apartenas al la administra oficejo Ohrdruf en la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.
Dum la Dua mondmilito 104 punlaboristoj orienteŭropaj devis labori ĉe la firmao Hugo Funk Söhne kaj en la vitraĵfabriko Wilhelmshütte. Surtombeje tomboj kaj memorigtabulo memoras onin je du koncentrejanoj de Buchenwald pafmortigitaj fare de SS-anoj dum laciga marŝego. Dum la nazia tempo agadis kaj vivis surloke la fifama kontraŭjudisma verkisto Artur Dinter kiu ĉe militfino fuĝis al Zell am Harmersbach. Dum la GDR-tempo tenadis la VEB-matracfabriko Wittekind de Halle (Saale) hejmon por la infanoj de la laboristaro en Gräfenroda.
Gräfenroda kuŝas en alteco ĉirkaŭ 400 metroj en la valo de Wilde Gera. Temas pri la plej granda malurba komunumo en la Distrikto Ilm, koncerne la nombron de la loĝantoj pri la kvara plej granda tiudistrikte. Danke al etendiĝo je 5 kilometroj temas pri la plej longa komunumo tiudistrikta. Norde de Gräfenroda troviĝas la monteto Läusebühl (490 m), sude la monteto Gräfenrodaer Berg. Okcidente estas la akvobaraĵo Lütschetalsperre. La rivero Lütsche enfluas en Gräfenroda en la riveron Wilde Gera. Alvalen je 3 kilometroj estas la aŭtoŝosea ponto Talbrücke Wilde Gera, la plej impona ponto de la germana aŭtovojo A71. Urboparto estas Dörrberg.
|