Gräfenthal | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saalfeld-Rudolstadt | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036703 | |||||
Poŝtkodo | 98743 | |||||
Aŭtomobila kodo | SLF | |||||
Oficiala Municipokodo | 16073028 | |||||
Subdivido | 8 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Henry Bechtoldt | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1878 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 32′ N, 11° 18′ O (mapo)50.52591911.305845Koordinatoj: 50° 32′ N, 11° 18′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 400 m | |||||
Areo | 36,45 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.graefenthal.de/ | |||||
Gräfenthal [GRE:fntal] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge (en Esperanto "komunumaro Ardeza Montaro"). Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1878 loĝantojn.
Situanta idilie inter la Rennsteig, fama malnova kaj frekventatega migradopado en Turingio kaj Bavario, kaj la altaĵoj de Saalfeld, la komunumo historie elstaras. Ĉar supre de la urbeto troviĝas la Kastelo Wespenstein, la iama rezidentejo de la marŝaloj de Pappenheim.
Pri la alternaj historiaj epokoj de la pli ol 650-jara urbeto informas la regiona muzeo en la turaj arkaĵoj de la paroĥa Mario-preĝejo kies interno estas laŭ secesia stilo.
Multaj migradopadoj invitas la turistojn al la ĝuo de la ĉirkaŭaĵaj - ne nur pejzaĝaj! - atrakcioj, ekz. la vizitebla muzea minejo Morassina - kie ekspluatiĝis vitriolo - ĉe Schmiedefeld (Lichtetal) aŭ la kastelo Lauenstein en Supra Frankonio.
|