Grímur Thomsen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1820 en Bessastaðir |
Morto | 27-an de novembro 1896 (76-jaraĝa) en Bessastaðir |
Lingvoj | islanda |
Ŝtataneco | Islando |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto tradukisto poeto |
Grímur Þorgrímsson THOMSEN, kiun oni pli ofte nomis Grímur Thomsen, (naskiĝinta la 15-an de majo 1820 en Garðabær sur la bieno de Bessastaðir; mortinta la 27-an de novembro 1896 samloke) estis islanda poeto.
Estante filo de orforĝisto li studis ĉe la Universitato de Kopenhago jursciencojn[1] kaj estetikon, hegelan filozofion kaj modernajn eŭropajn literaturojn.[2]. En 1843 li publikigis verkon pri tiutempa franca literaturo.
En 1845 li bakalaŭriĝis danke al faklaboro pri George Byron.[3] Sekve per reĝa stipendio eblis dum du jaroj vojaĝi al diversaj ĉefurboj de eŭropaj landoj. En 1854 li doktoriĝis pri filozofio. Estante influeganta kritikisto li postulis en Danujo la publikan ŝaton de verkoj de Hans Christian Andersen, Johan Ludvig Runeberg kaj Bjarni Thorarensen. Pro ke li favoris nordiismajn ideojn li distanciĝis de la islanda sendependiĝbatalanto Jón Sigurðsson. Grímur Thomsen flegis kontaktojn al la plej gravaj politikistoj de Danujo deĵorante inter 1848 kaj 1866 ĉe la dana ministerio pri eksteraj aferoj. Poste li revenis patrujen, edziĝis kaj akiris la bienon de Bessastaðir, kie li vivis ĝismorte. Islande li ankaŭ parlamentanis ĉe Althing.
Kvankam jam en la 1844-a jaro aperis poemo de li en la revuo "Fjölnir", ne antaŭ 1880 estis publikigita la unua poema volumo, kiam la verkisto estis 60-jaraĝulo. Dumvive ankoraŭ aĉeteblis unu libro plu (1895); la restaĵoj postmorte surmerkatigataj estis.
Liaj poeziaĵoj komence estis apenaŭ popularaj gajnonte pli kaj pli da ŝato. La literaturhistoriisto Stefán Einarsson atentigis pri kelkaj metrikaj difektoj en liaj verkoj, kiuj stile kaj esprime bonegis.[4] En niaj tagoj li taksatas unu el la plej gravaj islandaj poetoj de romantikisma tradicio. Modelis por li la artaj baladoj de Friedrich Schiller, Johann Wolfgang von Goethe kaj Uhland. Sigfús Blöndal asertis en 1911 ĉe Brita Enciklopedio[5] ke li estis la plej granda baladkreanto de Islando substrekante la naturecon sentrudan de liaj poemoj. Inter la plej konataj poeziaĵoj menciindas Á Sprengisandi kiun muzikigis Sigvaldi Kaldalóns. Ĝi fariĝis islanda popolkanto.[6]
Grímur Thomsen ankaŭ aktivis tradukistece: el la malnovislanda li tradukis al la dana lingvo[7] kaj el eŭropaj lingvoj aferojn en la islandan. Pli malfrue li eĉ tradukis verkojn helenajn en la islandan.