Grăniceri [grəniĉerj] (hungare Ottlaka, germane Otlaka) estas komunumo en Rumanio norde de Arad. Ĝi konsistas el la samnoma vilaĝo kaj la vilaĝo Șiclău.
En 1910 ĝi havis 4 311 loĝantojn (rumanoj, slovakoj, hungaroj), en 1992 1 285 (rumanoj).
Ĝia unua mencio estas en 1438. Ottlaka apartenis ĝis 1919 al Hungario (departemento Arad).