Guadalaviar | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44115 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 242 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 23′ N, 1° 43′ U (mapo)40.3891731-1.7174804Koordinatoj: 40° 23′ N, 1° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 519 m [+] | ||
Areo | 28,080305 km² ( 280 8.0 305 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guadalaviar (Teruel) [+] | |||
Guadalaviar [gŭadalaBJAR] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín. La loknomo Guadalaviar rilatas al la samnoma rivero kiu fakte ekfluas en la municipa teritorio kaj post Teruelo nomiĝas Turia.
Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je pli ol 1500 msm ĉe la altebenaĵo Muela de San Juan. Distas 75 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Krom la ekfluejo de la rivero Guadalaviar, kiu fluos en direkto al Mediteraneo, tie estas ankaŭ la ekfluejo de la rivero Taĵo, kiu fluos en direkto al Atlantiko. Guadalaviar estas la plej okcidenta municipo de la komarko, kaj estas ĉe la limoj kun la provincoj Gvadalaĥaro kaj Kvenko.
Guadalaviar estas sur tre montara areo, komunikata laŭ provinca ŝoseo TE-68 sudokcidente al la provinco Kvenko, nome al Tragacete kaj Huélamo kaj laŭ lokaj ŝoseoj al Griegos kaj Villar del Cobo.
La mezepoka historio aperas ligita al Villar del Cobo, kies dependaĵo ĝi estis. La uzado de la komunumaj paŝtejoj en tiuj tiom apartaj kaj limaj areoj ne ĉiam estis klara kaj aperis tiurilate konfliktetoj ankaŭ kun Griegos. Finfine, la reĝoj Marteno la 1-a de Aragono, kaj Henriko la 3-a de Kastilio iniciatis la 8an de Oktobro 1404 negocadon por interkonsento validigita en 1407.
Guadalaviar sendependiĝis en la 22a de junio 1694, pli ol unu jarcenton post akiro de paroĥa sendependigo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el pli ol 500 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 250 (do, oni perdis duonon).