Guaiúba (Guajubo) estas brazilamunicipo en subŝtato Cearao. Ĝia nomo havas du originojn. La unua, plej populara, venas de tradukaĵo de Jozefo de Alenkar' laŭ kiu ĝia nomo venas de tupi-guarani kaj signifas "tra kie venas la akvoj de valo". La dua diras ke ĝi signifas "trinkaĵo de lageto". Ambaŭ rilatas al la pli grava rimedo de ĉi regiono: akvo. Kun geografia areo de 271,3 Km² ĝi havas ĉirkaŭ 21 mil loĝantojn laŭ statistikoj de 2004. Ĉirkaŭ 79% loĝas en urbo kontraŭ 21% kiuj loĝas kampare.