guaro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cyamopsis tetragonoloba (L.) TAUB. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Guaro (Cyamopsis tetragonoloba), aŭ guarfabo estas utilplanto el la familio de la Fabacoj (Fabaceae), subfamilio Faboideoj (Faboideae). Ĝi estas proksime parenca al faboj kaj fazeoloj.
Guaro atingas kreskoalton de ĝi du metroj. La planto ricevas ĉ. 10 cm longajn guŝojn kun ovalaj, ĉ. 5 mm grandaj semoj.
Guaro verŝajne originas en Hindujo, eble ankaŭ en meza Afriko. La ĉefaj kultivregionoj estas en Hindujo kaj Pakistano. Ĝi eventuale devenas de la sovaĝa planto Cyamopsis senegalensis.
La folioj kaj la freŝaj guŝoj estas manĝataj kiel legomo. La tuta planto taŭgas kiel furaĝo. Ankaŭ la sekaj semoj („guarkernoj“).
La plej grava produkto de tiu planto estas guarano, guarfaruno aŭ guargumo, kiu ĉefe konsistas el la oligosaĥarido guarano. La ekstera tavolo kaj la ĝermo estas apartigata de la semoj antau ili estas muelataj. Guarfaruno estas dikiĝsubstanco por multaj nutraĵoj (manĝa aldonaĵo E 412). Similaj substancoj estas Gummi arabicum kaj faruno el la semoj de karobarbo (vidu ankaŭ plantgumo).