Gudrita kartono (gudra, bitumena, tegmenta papero, kartono; gudropapero, gudrokartono, bitumkartono) estas kartono, je kiu estas alsorbita bitumo kaj kiu tiel servas kiel malsekec-izolaĵo inter la konstruelementoj. Oni almiksas ankaŭ krudajn erojn de sablo, fajnan gruzon aŭ ardezosplitaĵojn, por atingi pli bonan rezistecon kontraŭ defrotado kaj ultraviola radiado[1].
La konstruisto Friedrich Wilhelm Buttel proponis en 1842 la gudritan kartonon por kovrado de la plataj tegmentoj.
Pro sandamaĝa kaj ekologiaj efikoj, oni ne plu uzas ŝtonkarban gudron tiucele. Tiu estas kanceriga materialo. Ekde komenco de la 1970-aj jaroj, oni uzas bitumon, precipe polimerbitumon. Tiel la gudrokartonoj estas tute liberaj de gudro.