Gussignies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio limurbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Bavay | ||
INSEE kodo | 59277 [+] | ||
Poŝtkodo | 59570 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59277 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jean-Jacques Bakalarz 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 279 (1999) | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 20′ N, 3° 45′ O (mapo)50.3383333333333.7422222222222Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 45′ O (mapo) | ||
Alto | 63 m - 131 m | ||
Areo | 3,46 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gussignies [+] | |||
Gussignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 279 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Gussignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso. Ĝi situas en la ardena sprono kaj disponas riĉan naturan medion kun granda forsto.
La vilaĝo Gussignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Gussignies etendiĝas sur 3,46 km².
La "CPIE Bocage de l'Avesnois" estas edukadcentro pri medio. Ĝi estis kreita danke al la financa helpo de la komunumo, sed ankaŭ de la komunumo Bruay-sur-l'Escaut kaj de la Regiona Konsilio de Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi ĉiujare gastigas milojn da infanoj kaj plenkreskuloj kaj organizas variajn prelegojn kaj formadojn.
En Gussignies estas preĝejo nomita Saint-Médart.
Gussignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.