Guy Patin

Guy Patin
(1601-1672)
"Naudaeana Et Patiniana", verko de Gabriel Naudé kaj Guy Patin, publikigita en 1703.
"Naudaeana Et Patiniana", verko de Gabriel Naudé kaj Guy Patin, publikigita en 1703.
Persona informo
Guy Patin
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1601
en "Hodenc-en-Bray", Oise, Francio
Morto 30-an de marto 1672
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo
Kolegio de Francio
Subskribo Guy Patin
Familio
Infanoj Charles Patin, Robert Patin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
kirurgo
profesoro
kuracisto-verkisto
epistolisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Lettres de Gui Patin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guy PATIN estis franca kuracisto, poeto, verkisto kaj profesoro pri Kirurgio, Medicino, Anatomio, Botaniko kaj Farmacio.

Lia eduko komenciĝis dum sia infanaĝo, kiam lia patro devigis lin legi la "Paralelaj Vivoj" de Plutarko. Li studis ĉe la Kolegio de Beauvais, en Parizo, sekvita de Filozofio ĉe la Kolegio de Boncourt. Li batalis kun sia familio pro tio ke li ne volis okupiĝi pri eklezia kariero.

Li dediĉis sin al la studado de Medicino kaj pro manko de financaj rimedoj li fariĝis tipografia provleganto. En 1627 li ricevis sian doktorecon pri medicino. Li estis rektoro de la Fakultato de Medicino en Parizo (1650-1652) kaj en 1655, li sukcedis al Jean Riolan la Juna (1577-1657) kiel profesoro ĉe la Reĝa Kolegio de Francio. Liaj sciencaj kaj medicinaj verkoj ne estas konsiderataj klerigantaj fare de la hodiaŭaj medicinaj akademiuloj. Li estis komparita kun la kuracistoj en la verkoj de Molière: obskurantismaj latinistoj kaj anoj de la sangado, krom esti malfavora al la progreso de lia arto.

Tamen, li estas vaste konata hodiaŭ pro sia ampleksa korespondado: lia stilo estas malpeza kaj distra kaj liaj leteroj estas gravaj dokumentoj por historiistoj de medicino. Patin kaj lia filo Charles Patin (1633-1693) ankaŭ estis kaŝaj librokomercistoj, kun Patin foje skribanta poezion, kiel ekzemple kvarversaĵon por honori Henric Piccard-on (1636-1712).

  1. Lettres choisies de Feu Monsieur Guy Patin, 1683
  2. Nouveau recueil de lettres choisies, 1695
  3. Naudaeana Et Patiniana, 1703
  4. L'Esprit de Guy Patin, 1709
  5. Nouvelles Lettres de feu mr. Gui Patin, 1718

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]