Gyula Aggházy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Aggházy Gyula |
Naskiĝo | la 20-an de marto 1850 en ![]() |
Morto | la 13-an de majo 1919 en ![]() |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Károly Aggházy ![]() |
Infano | Tibor Aggházy (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto ![]() |
Gyula Aggházy [djula aghAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aggházy Gyula estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Károly Aggházy, lia bofilino estis Mariska Aggházyné Balló.
Gyula Aggházy [1] naskiĝis la 20-an de marto 1850 en Dombóvár, li mortis la 13-an de majo 1919 en Budapeŝto.
Gyula Aggházy frekventis konservatorion, poste li estis violonisto de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Krom la muziko li lernis samtempe desegnadon kaj pentradon, fine li plulernis pentroarton en Vieno (1869–1871), Munkeno, fine en Parizo de Mihály Munkácsy (1874–1876). Ekde 1874 li ekspoziciis. Hejmenveninta en 1876 li alterne vivis en artistkolonio de Szolnok kaj Budapeŝto. Li instruis en la Industriarta Altlernejo (1887-1896), ekde 1897 en la Belarta Altlernejo.