Gyulaj | |||
---|---|---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Gyulaj
| |||
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7227 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 779 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 30′ N, 18° 17′ O (mapo)46.50751111111118.291380555556Koordinatoj: 46° 30′ N, 18° 17′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 70,82 km² (7 082 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gyulaj [+] | |||
Gyulaj [djulaj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár.
La vilaĝo situas inter mildaj deklivoj kaj ebenaĵo, fine de sakovojo. Tamási troviĝas 18, Dombóvár 22 km-ojn for.
Post la turkoj hungaroj kaj serboj fondis po unu vilaĝojn. La hungaroj okupiĝis precipe pri vinkulturoj, iom aparte vivis la serboj, kiuj estis bredistoj. La hungara nomo estis Gyula, la serba estis Jovánca. Ili fine unuiĝis, la nomo iĝis Gyulaj. Nuntempe la vilaĝo havas tutlandan famon, kie estas impona ĉasejo, precipe la damaoj famas.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto.
En Gyulaj naskiĝis bestokuracisto János Csek.