György Cziffra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de januaro 1994 (72-jaraĝa) en Longpont-sur-Orge |
Tombo | Senlis |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Francio (1968–) |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1929–) |
Familio | |
Infano | György Cziffra, Jr. (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto |
György CZIFFRA [djordj cifra], hungare Cziffra György estis hungara pianisto.
Li naskiĝis la 5-an de novembro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de januaro 1994 en Senlis.
La gepatroj estis ciganoj, la patro estis violonisto. Li havis nur 8 jarojn, kiam li frekventis jam la Muzikartan Altlernejon. Post 5 jaroj li jam eksterlande koncertis. Dum la 2-a mondmilito li estis militkaptito en Sovetunio. Poste longe li muzikis en amuzejoj. En 1950 li provis sensukcese rifuĝi el Hungario, sekve li estis arestita ĝis 1953. Li profitis la revolucion en 1956, kaj li disidis al Francio. Li sukcese faris koncertojn en Eŭropo. Lia filo abrupte mortis en 1982, tial li longe krizis. Li ricevis diversajn premiojn en Francio kaj en Hungario.