György Gurics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1929 en Dunapentele |
Morto | 10-an de septembro 2013 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Dunaújváros |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsébet Pásztor (en) |
Okupo | |
Okupo | luktisto sporta trejnisto |
György Gurics [djordj guriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gurics György estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.
György Gurics[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1929 en Dunapentele, li mortis la 10-an de septembro 2013 en Budapeŝto.
György Gurics frekventis bazlernejon loke, mezlernejon en Adony. Li akiris seruristan licencon en Budapeŝto, en 1960 trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1951-2009.
György Gurics estis futbalisto ekde 1943 en Dunapentele, luktisto ekde 1948 en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1951-1961 en klasik-stila luktado, sepfoje en liberstila luktado inter 1949-1958, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1952-1963. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun bronza medalo (1952), krome en mondĉampionumo en 1961 li estis la unua en klasik-stila luktado. Ekde 1960 li estis ankaŭ trejnisto. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1964.