Ne miskomprenu kun Gyugy kaj Gyüre!
Gyügye [djudje] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat.
Gyügye situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ dekstra bordo de Somesul sen ponto (kontraŭe troviĝas Rápolt. Fehérgyarmat troviĝas 9, Mátészalka 29 km-ojn.
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Dide". La kampoj komence apartenis al familio Gyügye. La vilaĝo ofte suferis de inundoj.
En Gyügye migra poŝto servas.