Gárdony | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2483 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 486 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 212 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 12′ N, 18° 37′ O (mapo)47.19731111111118.609061111111Koordinatoj: 47° 12′ N, 18° 37′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 63,5 km² (6 350 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gárdony [+] | |||||
Gárdony [gArdonj] estas populara banloko kaj nova urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Gárdony, kies centro estas.
Gárdony situas sur ebenaĵo laŭ la (malnova) ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár, laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono, laŭ suda bordo de Velence (lago). Velence troviĝas 3, Székesfehérvár 19, Budapeŝto 47 km.
Gárdony estis loĝata jam en la bronzepoko kaj en ferepoko. En 1583 la turkoj okupas la tutan regionon.
La randon de la akvo kovras delikata sablo, la profundo nur malrapide grandiĝas, tial ankaŭ por infanoj estas konvena. Vintre, sur ĝia glacio eblas fari vintrajn sportojn.
La komunumo ricevis la rangon urbo en 1989 kaj entenas iamajn komunumojn Agárd kaj Dinnyés [dinjEŝ]. En la komunumo naskiĝis Géza Gárdonyi, en la naskiĝdomo muzeo funkcias. Apud la lago troviĝas ankaŭ fiŝlago. El la bordo de la lago estas bela panoramo sur la nord-borda montregiono.