Gârnic | |
ĉeĥe: Gerník, hungare: Szörénybúzás, germane: Weitzenried | |
ĉeĥa vilaĝo en Rumanio | |
Gârnic en Banato
| |
|
|
Oficiala nomo: Gârnic | |
Ŝtato | Rumanio |
---|---|
Distrikto | Caraș-Severin |
Historia regiono | Banato |
Situo | Gârnic |
- alteco | 600 m s. m. |
- koordinatoj | 44° 45′ 00″ N 21° 47′ 00″ O / 44.75000 °N, 21.78333 °O (mapo) |
Areo | 36,62 km² (3 662 ha) |
Loĝantaro | 1 533 (2002) |
Denseco | 41,86 loĝ./km² |
Fondo | 1827 |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 327215 |
Telefona antaŭkodo | (+40) 02 55 |
Situo enkadre de Rumanio
| |
Vikimedia Komunejo: Czech villages in Romanian Banat | |
Retpaĝo: www.garnic.go.ro/index.html gernik | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Gerník (rumane: Gârnic, germane: Weitzenried, hungare: Szörénybúzás) estas la plej granda el ses ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato, kiel ununura el ili havas eĉ propran municipan oficon, sub kiu falas ankaŭ najbara rumana vilaĝo Padina Matei kaj pliaj domaroj.
La municipo troviĝas en la suda parto de la distrikto Caraș-Severin en la alteco 600 m.s.m. Kun la najbaraj ĉeĥaj vilaĝoj Sfânta Elena (14 km) kaj Ravensca (15 km) kunigas ĝin ruĝa markilo markita de Klubo de ĉeĥaj turistoj.
La municipo estiĝis en la jaro 1827 pro iniciato de Aŭstra monarkio, kiu volis en tiu ĉi maldense loĝigita regiono certigi ŝirmon de ĉi tiea armea limo. La lokaj loĝantoj vivtenas sin precipe per agrikulturo, lastatempe evoluas ankaŭ agroturismo. Longan tradicion ĉi tie havas ankaŭ produktado de estingita kalko en teraj fornoj.
Proksimume 4 kilometrojn oriente de la vilaĝo, en valo ĉe Petro, ni trovos sistemon de kvin devenaj akvomuelejoj. Plimulto el ili servas ĝis nun al sia celo. Kontraŭe al tipaj ĉeĥa muelejoj ili havas pli simplan konstruon kaj ne estas enloĝataj; kreas ilin sole malgranda ĉambro por muelado. La muelejo plimulte estadas kunproprumaĵo de kelke da gernikaj familioj. Super la vilaĝo estas ankaŭ mallonga kaverno nomita Truo de Filipo.