Géza Csapó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1950 en Szolnok |
Morto | 14-an de septembro 2022 (71-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Juhász Teacher Training College (en) Gimnastika Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kajakisto sporta trejnisto |
Géza Csapó [ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó Géza estis hungara kajakisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.
Géza Csapó[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1950 en Szolnok, li mortis la 14-an de septembro 2022 en Szeged.
Géza Csapó akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Gyula Juhász, baldaŭ trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto.
Géza Csapó inter 1966-1971 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur la Tiso, poste en Szeged. Li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 1971-1979 plej ofte individue. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun arĝenta kaj bronza medaloj individue, krome en mondĉampionumoj li estis la unua sesfoje inter 1971-1975. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1980, poste li estis trejnisto en Szeged.