Géza Röhrig | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Röhrig Géza | |||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1967 (57-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara • angla • pola • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitato de Dramo kaj Filmo (–1993) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto filmaktoro kantisto aktoro televida aktoro vd | ||||
Laborkampo | Aktorado kaj poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1989– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Géza Röhrig [rorig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Röhrig Géza estas hungara-usona aktoro, poeto. Géza Röhrig [1] naskiĝis la 11-an de majo 1967 en Budapeŝto.
Géza Röhrig devenis el juda familio. Li frue orfiĝis, li estis edukita komence en ŝtata edukejo, poste en familio. En la 1980-aj jaroj li estis membro de malpermesita muzika grupo. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Varsovio, sed li ne finis ilin. Li estis rolanto en filmo, poste li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo de Budapeŝto en 1993. En 2000 li translokiĝis al Novjorko, kie li akiris pli novan diplomon en juda teologia seminario. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis po 2 infanojn. En 2016 li ricevis premion Kossuth.