Géza Szigritz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de januaro 1907 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Krivángyetva |
Morto | la 12-an de decembro 1949 en Eger (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto sporta trejnisto |
Géza Szigritz [sigric], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun kromnomo Tarródi Szigritz Géza estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, trejnisto, municipa oficisto. Lia origina kromnomo estis Tarródy [tarOdi], sed li ne uzis la kromnomon en la sporta vivo.
Géza Szigritz[1] naskiĝis la 18-an de januaro 1907 en Krivángyetva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kriváň (distrikto Detva) en Slovakio), li mortis la 12-an de decembro 1949 (laŭ alia informo la mortodato estas la 13-a) en Eger (Hungario).
Géza Szigritz estis naĝisto, kiu ekde 1924 havis sukcesojn, en tiu jaro li estis trifoje hungara ĉampiono. Resume li estis hungara ĉampiono 14-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1924-1930 dekfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 sen medalo, krome en en eŭropaj ĉampionumoj li teame estis la dua en 1926, en la sekva jaro la tria. Baldaŭ li estis akvopilkisto de teamo en Eger, pli poste li estis trejnisto samloke. Li estis en la sensporta vivo oficisto ĝis sia frua morto.