Gösta Knutsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1908 en Stokholmo | ||||
Morto | 4-an de aprilo 1973 (64-jaraĝa) en Upsalo | ||||
Tombo | malnova tombejo de Upsalo, Gravplatsnummer: 0148 1908B (1973–) 59° 51′ 23″ Nordo 17° 37′ 24″ Oriento / 59.856509 °N, 17.623455 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto kartunisto verkisto de porinfana literaturo ĵurnalisto verkisto radio-prezentisto vd | ||||
Aktiva dum | 1939–1972 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q10594192 ❦ Pelle Svanslös vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gösta KNUTSSON (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1908 en Stokholmo, mortinta la 4-an de aprilo 1973 en Uppsala) estis radimoderigisto, verkisto porinfana kaj tradukisto sveda.
Li estas konata speciale kreanto kaj skribanto de Pelle Svanslös. Lia alia figuro estas ekzemple Nalle Lufs. Knutsson ankaŭ tradukis porinfanan literaturon al la sveda. Asteroido 8534 Knutsson estas nomita por Knutsson kaj aliaj asteroidoj por liaj katfiguroj en Pelle-Svanslös-libroj.
Post studoj ĉe la Universitato de Uppsala li magistriĝis pri filozofio en 1931. Inter 1936 kaj 1938 li estris sindikaton altlernejan kaj kunredaktis la periodaĵon "Ergo" inter 1940 kaj 1942. Li programestris por la loka sekcio de la ŝtata radifonio Sveriges Radio je Uppsala inter 1936 kaj 1969 kaj evoluigis tre frue la formon de radiaj kvizoj.
Lia plej konata kreitaĵo verkistece estis la kato "Pelle Svanslös" kiu unuafoje aperis en radifonia elsendo en 1937 kaj iĝis ĉefa rolludanto en 12 romanoj por infanoj kiuj publikigitis ekde 1939. Laŭ verkista konfeso Pelle ankaŭ parte memportretigas la aŭtoron kaj la personoj ĉirkaŭkataj similas (karikature) ulojn el la vivo de Knutsson. Ekzemple lia edzino Erna modelis por Maja Gräddnos, la koramikino de Pelle.
Knutsson vere nomiĝis familinome Johansson. Knutson ŝuldiĝas al la antaŭnomo de la patro (Knut).