Hüniken SO

- La mallongigo SO en Hüniken SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hüniken..

Hüniken
Blazono de Hüniken
Blazono de Hüniken
Blazono de Hüniken
Hüniken
Hüniken
Hüniken, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 615073 / 226148 (mapo)47.1861111111117.6375Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 38′ O; CH1903: 615073 / 226148 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 92
Areo 1,01 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 4554
Komunumkodo 2524
Mapo de Hüniken
Mapo de Hüniken
Mapo de Hüniken
vdr

Hüniken estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 92 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Hüniken situas en Svisa Mezlando en la orienta flanko de la flotebenaĵo de la rivero Emme, ok kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo laŭ areo kaj loĝantaro estas la plej malgranda komunumo de la distrikto Wasseramt. En oriento Hüniken estas konektita kun la najbara komunumo Etziken. Krom la vilaĝo al la komunumo apartenas nur tri izolitaj domoj. La domoj de la vilaĝo grupiĝas ambaŭflanke de la kapelo de Sankta Mikaelo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,01 km², de kiuj 16% estas kovritaj de arbaro, 76% servas por agrikulturo kaj 8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hüniken limas en nordo al Subingen, en oriento al Etziken, kaj en sudo kaj okcidento al Horriwil.

Hüniken situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka vojo de Etziken al Horriwil. Per la buslinio de Herzogenbuchsee al Soloturno Hüniken estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Hüniken datiĝas el la jaro 1263 kiel Hunnechoven. La eklezia suvereneco pri Hüniken estis en la jaro 1341 akirita de la soloturna urbestro Conrad de Durrach. Poste la familio Spiegelberg heredis tiujn rajtojn, kaj de ĝi en la jaro 1466 kune kun la senjora jurisdikcio la rajtoj transiris al la urbo Soloturno. En la haro 1472 la rajtoj estis transdonitaj al la soloturna hospitalo. [2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]