La retejo h2g2 estas kunlaborata retenciklopedia projekto kun sidejo en Britio. Ĝi priskribas sin mem kiel "nekonvencia gvidilo al vivo, la universo, kaj ĉio", en la spirito de la fikcia verko The Hitchhiker's Guide to the Galaxy el la sciencfikcia serio de samnoma bildoliteraturo de Douglas Adams.[1] Ĝi estis fondita de Adams en 1999 kaj administrata de BBC inter 2001 kaj 2011.[2][3][4]
La intenco estis krei gvidilon fokusite al Tero kiu ebligi la membrojn kunhavi informaron pri sia geografia areo kaj lokaj lokoj, agadoj kaj negocoj, por helpi homojn decidi kien ili iru kaj kion ili trovu tie. Ĝi kreskiĝis el enhavo de temoj kiel restoracioj kaj receptoj, al kvantuma teorio kaj historio. Eksplicita reklamado de negocoj estis malpermesata kiam la retejo estis administrata de BBC, sed recenzoj de klientoj estis permesitaj.[5]
La enhavo de la projekto estas verkita de registritaj "Researchers" (esploristoj) en ties retejo.[6] Artikoloj verkitaj de esploristoj formas la gvidilon "Guide" kiel tuto, kun "Edited Guide" (eldonita gvidilo) konstante kreita el faktaj artikoloj kiuj jam estis reviziitaj per la sistemo de "Kolega reviziado". La eldonita gvidilo inkludas kaj tradiciajn enciklopediajn temojn kaj pli idiosinkraziajn proponojn, kaj artikoloj en la eldonita gvidilo foje celas iom pli humoran stilon.[7]