Habartov (germane Habersbirk, ankaŭ Haberspirk) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 4 717 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovany, Nový Kostel, Milhostov, Svatava, Citice, Josefov, Kaceřov, Krajková kaj Chlum Svaté Maří.
La unua skribmencio pri Nové Sedlo devenas el la jaro 1339. Dank' al evoluo de minado de karbo kaj prilaborado de mineraloj en senpera proksimeco de Habartov okazis kresko de la municipo, kiu havis fine de la 19-a jarcento jam 314 domojn kaj preskaŭ 1500 loĝantojn. Post pluaj tridek jaroj ĉi tie vivis en 425 domoj tri kaj duono mil de homoj. Dum provo de henleinanoj la 13-an de septembro 1938 pri nazia puĉo en la ĉeĥa limregiono okazis en Habartov sangverŝa kunpuŝiĝo, kiam ĉi tieaj henleinanoj provis okupi ĝendarmaran stacion. Al tiu ĉi evento estas dediĉita parto de ekspozicio en Muzeo de ĝendarmo en konstruaĵo de la eksa lernejo (nun biblioteko).
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 970 |
---|
1880 | 2 419 |
---|
1890 | 2 435 |
---|
1900 | 3 202 |
---|
1910 | 4 390 |
---|
1921 | 4 299 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 872 |
---|
1950 | 3 079 |
---|
1961 | 4 182 |
---|
1970 | 6 701 |
---|
1980 | 6 184 |
---|
1991 | 5 477 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 5 390 |
---|
2014 | 4 942 |
---|
2016 | 4 889 |
---|
2017 | 4 906 |
---|
2018 | 4 868 |
---|
2019 | 4 846 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 4 876 |
---|
2021 | 4 483 |
---|
2022 | 4 687 |
---|
2023 | 4 729 |
---|
2024 | 4 717 |
---|
- Tomboŝtonoj de Johann kaj Gustav Hochbergeridoj
- Monumento al pafmortigitaj ĝendarmoj
-
Lernejo en Habartov
-
Vido al Lago Medard
Partoj de urbo Habartov (5) |
---|
|
|