Habeas corpus [habeas korpus] estas latina jura esprimo de homaj rajtoj, originale uzata en la mezepoka Anglio kaj per kiu la juĝisto aŭ juĝistaro ordonis starigi arestiton antaŭ la juĝistaron (se la kaptiton rezervas ne la juĝeja instanco (ekz. polico). Ĝi celis ĉesigi, obstakli la arbitrajn arestojn kaj malliberigojn.
Habeas corpus ad subjiciendum et recipiendum estas la plena formulo kaj kutima traduko "estu via la korpo" estas erariga. La formulo celas la arestintan aŭtoritaton, ne la arestiton: "Havu la korpon (t.e. la arestiton) [kun vi, prezentante vin antaŭ la Kortumo] por ke ties afero estu ekzamenata".
La proceson enkondukis en 1679 leĝo pri habeas corpus dum regado de Karlo la 2-a de Anglio kaj post kaj pro arbitraj arestoj dum regado de Karlo la 1-a de Anglio.
Ĉiulande simila leĝo certigas, ke la arestito rekonu la akuzon kaj povu sin defendi plej frue post la aresto.