Habito (botaniko)

Tiu ĉi kultivaro de Acer palmatum (Acerspecio el Japanujo) havas habiton simila al kupolo

Habito, kiam oni uzas la terminon rilate al botaniko, referencas al la naturaj kreskokutimoj de plantoj. La termino derivas el la latino habitus ( sinteno, eksteraĵo, stato, dispozicio ), kaj en botaniko ĝi plejofte estas uzata por priskribi la ĝeneralan eksteraĵon, kreskadan formon, aŭ arkitekturon de planto.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
Kolona kultivara Nigra poplo de la Plantierensis grupo, en Hungarujo

Pli ĝenerale, laŭ la habito de la vaskulaj plantoj, oni kutimas distingi :

  • herbon, kiu estas vegetaĵo de kiu la supergrundaj partoj (tigoj, folioj) mortas je la fino de kreskada sezono. Herbo povas vivi dum unu jaro, dum du jaroj, aŭ esti plurjara staŭdo. Tiu dependas de la daŭraj subgrundaj partoj, kiel rizomoj, bulboj, bulbotuberoj.
  • grimpkreskaĵon, kiu estas planto kun tre longaj kaj flekseblaj tigoj, ĝenerale subtenitaj por grimpi, aŭ por volviĝi ĉirkaŭ substrato, aŭ por fiksiĝi per ĉiroj aŭ per radikoj. La grimpoplantoj povas esti unujaraj aŭ plurjaraj, herbecaj aŭ lignecaj.
  • lianon, kiu estas grimpkreskaĵo kiu estas plurjara kaj ligneca. Lianoj eĉ estas ĉefa komponanto de la kanopeo de la arboj en iuj tropikaj arbaroj.
  • arbuston, kiu estas duonligneca planta kun multaj ĉefaj tigoj kiuj estiĝas je la grunda nivelo.
  • arbedon, kiu estas ligneca planta kun pluraj trunkoj kiuj estiĝas apud la grunda nivelo.
  • arbon, kiu estas difinita kiel ligneca planto kiu ĝenerale estas alta kaj kiu havas nur unu ĉefan trunkon.

Plia signifo

[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en zoologio oni parolas pri habito, sed tie ĉi ĝi signifas specifan konduton, eĉ koncerne la fiziologio, flanke de la signifo de eksteraĵo kiel en botaniko.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Simpson, Michael G. 2005 : Plant Systematics. Plant Morphology, Elsevier Inc., ISBN 0-12-644460-9

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]