Hadoram Shirihai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1962 (62-jaraĝa) en Israelo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | ornitologo fotisto verkisto de nefikcio verkisto |
Hadoram Shirihai (Israelo, 1962) estas israela ornitologo kaj verkisto.
Shirihai kreskiĝis en Jerusalemo kie li ekinteresiĝis pri birdoj kiam li estis ankoraŭ nur 13-jaraĝa kaj pasis multan tempon dokumentante pri akvabirda kutimaro, rabobirda reprodukta biologio kaj birdomigrado. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li loĝis en Eilat ĉe la israela marbordo de la Ruĝa Maro, kie li fondis la International Birdwatching Center, kies unua direktoro li iĝis.
Shirihai implikiĝis en malkovro de kelkaj novaj specioj en Okcidenta Palearkto kaj Israelo. Li verkis pri birda identigado, ĉefe en gazetoj kiaj British Birds and Birding World. Kun David Christie, li kunverkis Macmillan Birder's Guide to European and Middle Eastern birds, inter aliaj verkoj.
Li estas aŭtoro de The Birds of Israel kaj kunaŭtoro de verkoj pri la genro Sylvia.
En januaro 2015, estis priskribita nova strigospecio, Strix hadorami, kiu estis nomita laŭ Shirihai fare de D-ro Manuel Schweizer kaj kolegoj. [1]