Halotus estis la antaŭmanĝanto de la romia imperiestro Klaŭdio.
Laŭ raportoj estis li tiu, kiu donis la mortigan venenon al Klaŭdio [1]. Tion li faris komandite de Agripino la pli juna.
Pli poste la imperiestro Galba donis al li bone pagitan oficon kiel prokuratoro.