Hamdan bin Raŝid Al Maktum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ŝejĥo Hamdan bin Raŝid Al Maktum (2003)
| |||||
Persona informo | |||||
حمدان بن راشد آل مكتوم | |||||
Naskiĝo | 25-an de decembro 1945 en Bur Dubajo | ||||
Morto | 24-an de marto 2021 (75-jaraĝa) | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo • Al Ahmadiya School vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Āl Maktūm vd | ||||
Patro | Raŝid bin Sa'id Al Maktum vd | ||||
Gefratoj | Maktum bin Raŝid Al Maktum • Mohamedo bin Raŝid Al Maktum • Ahmed bin Raŝid Al Maktum vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • entreprenisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hamdan bin Raŝid Al Maktum (arabe حمدان بن راشد آل مكتوم, Ḥamdān bin Rāŝid Āl Maktūm; naskiĝis la 25-an de decembro 1945, mortis la 24-an de marto 2021) estis araba ŝejĥo kaj membro de la reganta familio Maktum, vic-reganto de Dubajo kaj ministro de financoj kaj industrio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (U.A.E.).
Al Maktum frekventis lernejojn en Dubajo kaj studis ĉe la Bell School of Languages en Kembriĝo. En 1971 li iĝis la unua ministro pri financoj kaj industrio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, pozicio, kiun li tenis ĝis sia morto. Li estis la ĉefa reprezentanto de la UAE ĉe la Internacia Monunua Fonduso, la Organizo de Nafto-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj de la Arabaj Ŝtatoj. En 1995 Hamdan Al Maktum estis nomumita vic-reganto de Dubajo[1].
Li estis la iniciatinto de la Al Maktoum Instituto en Dubajo, institucio kiu aljuĝas stipendiojn al studentoj, kaj fondis la Al Maktoum Foundation, kiu antaŭenigas interkulturan dialogon inter la araba kaj okcidenta mondoj. Li estis la fondinto kaj "patrono" de Al-Maktoum Kolegio de Supera Edukado en Dundee, Skotlando[2].
Lia Fondumo (Al Maktoum Foundation) finance subtenas la Unesko-premion Hamdan por Instruista Disvolviĝo, kreita en 2008 por subteni la plibonigon de instruado kaj lernkvaliton por atingi la UN-celon de Daŭripova Evoluo n-ro 4 pri kvalita edukado, kiu estas unu el la prioritatoj de Unesko. La premio estas egale dividita inter tri gajnintoj, kies projektoj celas plibonigi tutmonde la efikecon kaj efikecon de instruistoj.
La Fondumo Hamdan bin Rashid Al Maktoum aprobis la efektivigplanon, kiun la Centro de araba lingvo por ne-arabaj parolantoj ĉe ICESCO (islama ekvivalento de Unesko) prezentis pri la projekto por subteni la instruadon de araba lingvo en ne-arabaj landoj[3].