Hammond-orgeno estas elektromekanika orgeno nomita laŭ sia inventinto Laurens Hammond.
Unue pensita kiel anstataŭaĵo por la fajfilorgeno, ĝi baldaŭ iĝis per la ekuzo en la distra muziko instrumento de la ĵazo; kiel malmultkosta orgenanstataŭaĵo en usonaj preĝejoj ĝi eniĝis la gospelmuzikon. Ekde tie la Hammond-orgeno disvastiĝis en rokmuziko, ritmenbluso, soulo, funko, skao, regeo, kunfando-ĵazo, ktp. Kiel anstataŭaĵo por fajfilorgeno tamen la Hammond-orgeno ne povis venki.
Plej grandan popularecon ĝi atingis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj; tiam preskaŭ neniu laŭmoda bando rezignis pri la Hammond-orgeno. Sed ankaŭ nuntempe ĝia karakteriza sono resp. ties imitado estas ege disvastigita en la popmuziko. Dum la paso de la jardekoj la Hammond-orgeno (precipe la modelo B3 kombine kun Leslie-laŭtparolilosistemo) establiĝinta instrumento.
Je ĉiuj instrumentoj estas komuna la strukturo kun du klavaroj kaj pedalaro. Tonamplekso de la klavaroj kaj de la pedalaro tamen diferencas je la diversaj modeloj. La supra klavaro estas ŝvelpozitivo, kaj la malsupra estas la ĉefpozitivo.