La hamza aŭ hamzo (en araba هَمْزة, hamzatu) estas helpa grafemo de la araba alfabeto kiu reprezentas la glotan halton [ʔ] aŭ voĉotranĉo.[1]
La hamza ne estas unu el la veraj 28 literoj «autentaj» kiuj komponas la alfabeton, kaj ĝi ekzistas pro la historiaj ortografiaj nekongruaĵoj de la unuaj islamaj tempoj. En la fenica kaj aramea alfabetoj, el kiu la araba devenas, la glota halto estis esprimita de la álef kaj en araba de la álif (ا). Tamen la álif estis uzata kaj por reprezenti la glotan halton kaj por longan a vokalon. Por indiki ke oni volis reprezenti glotan halton kaj ne simplan vokalon, oni aldonis la hamza kiel diakrita signo super la álif, kiu restis tiam tiele أ.