La haniva-oj (埴輪 haniŭa, "terakotaj cirkloj"), estis neglazuritaj terakotaj statuoj el Japanio de la Kofun-epoko inter la 5a kaj la 7a jarcentoj. Ili metiĝis cirkle ĉirkaŭ la Kofun (antikva tumulo aŭ tombomonteto), aŭ malpli ofte en haniva-domo rekte super la maŭzoleo.[2] Ili estis bukle-faritaj (faritaj per cirkligi argilajn buklojn en la formo de kava cilindro) kaj kava, havante truitajn buŝojn, okulojn, orelojn, fenestrojn, ktp.; aliaj detaloj surĉiziĝis. La haniva-ojn ornamis aparte alligitaj geometriaj formoj. Ruĝaj pentritaj trianguloj kaj spuroj de ruĝa farbo sur la vizaĝoj povas troviĝi sur fruaj haniva-oj.[3] Ili kutime estis inter tridek al cent kvardek centimetrojn altaj (naŭdek centimetrojn mezume).[4]
Ĉar la haniva-oj figuris diversajn formojn (homoj, bestoj, domoj, ktp.), ili donas multajn detalojn pri la vestaĵoj, la armeo, kaj la domoj de la epoko, kiuj neniam registriĝis.[3]
Haniva-ojn ŝajne faris la Haĵibe (koreaj enmigrantaj familioj kiuj faris la neglazuritan potaĵon por la japana kortego). Ili verŝajne evoluis de funebraj potoj de la Jajoi-epoko. Fruaj haniva-oj estis simplaj cilindroj sed baldaŭ pli detaliĝis, figurante virojn, virinojn, ŝamanistinojn, variajn bestojn, kaj eĉ domojn.[3]
La plejparto de haniva-oj fariĝis en la Kinai regiono dum la 4a kaj 5a jarcentoj, sed plej multe fariĝis en la Kanto regiono, kiam Kofun-oj ekhavis internajn ĉambrojn kaj antaŭĉambrojn ĉirkaŭ la 5a kaj 6a jarcentoj, kaj haniva-oj amasfabrikiĝis dum la 6a jarcento.[3] Tamen kiam Budhismo enkondukiĝis en Japanion, kremacio pli populariĝis ol enteriĝo, eventuale superfluigante kaj enteriĝon kaj la haniva-ojn.[4]
Laŭ Nihon Ŝoki, la haniva-oj metiĝis sur la tombo por anstataŭigi homojn, kiujn vivante enterigiĝus. Tamen ne ekzistas evidento de homa ofero en Japanio, do tiu klarigo ne verŝajnas[3]. Malsame al la terakota armeo el Ĉinio, (kiu, laŭ sia nomo, figuras militistojn) la haniva-oj figuras multajn temojn, do ili pli verŝajne havas spiritualan aŭ ĉiutagan gravon anstataŭ militan[2]. Havinaj eble estis religiaj simboloj, ornamaĵoj, aŭ nur arĥitekturaj strukturoj, sed sia celo restas nesciita.