Hanna Stanisława SUCHOCKA (naskiĝis la 3-an de aprilo 1946 en Pleszew) estas pola politikistino kaj juristino. Ŝi servis kiel la ĉefministro de Pollando ekde 8-a de julio 1992 ĝis 26-a de oktobro 1993 dum la prezidanteco de Lech Wałęsa. Ŝi estas la unua virina ĉefministro de Pollando kaj estis la 14-a virina ĉefministro en la mondo[1].
Ŝi naskiĝis en Pleszew, Pollando, en katolika familio de kemiistoj. Ŝia avo estis universitata instruisto kaj ŝia avino Anna estis membro de la unua pola parlamento post sendependeco en 1918. Hanna Suchocka finis jurajn studojn en 1968 ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. En 1975 ŝi estis jurdoktoro kaj en 2015 habilitacia jurdoktoro. En 1969 ŝi aliĝis al malgranda nemarksisma partio la Demokrata Partia (pole Stronnictwo Demokratyczne) kaj estis parlamentano de la Sejmo de Pola Popola Respubliko en 1980-1985. Samtempe ŝi estis membro kaj jurkonsilisto de Solidareco. Ŝi estis unu el nur kelkaj parlamentanoj kiuj voĉdonis kontraŭ militleĝo en 1981. En 1984 kun la subteno de Solidareco ŝi denove estis parlamentanino. Ŝi aliĝis al partio Demokrata Unio kaj estis elektita al parlamento en 1991.
Ŝi fariĝis ĉefministro en 8-a de julio 1992. Ŝia registaro estis bazita sur koalicio, kiun kreis 7 partoj.
Hanna Suchocka deklaris ke ŝia registaro estis por socia repacigo kaj gvidis la landon al la transformo de komunismo al kapitalismo. Hanna Suchocka estis varmeta subtenanto de merkataj reformoj. Ŝia registaro preparis la programon de privatigo, la reformon de loka registaro, supozis, inter aliaj, la enkondukon de distriktoj kaj grandaj provincoj, kaj la leĝon pri financa restrukturado de entreprenoj kaj bankoj. En julio 1993 ŝia registaro subskribis Konkordaton.
Ŝi estis ĉefministro ĝis oktobro 1993.
En 1994 Hanna Suchocka estis unu el la fondintoj de partio Libereca Unio, kiu fariĝis la trian plej grandan politikan forton. Kiel parlamentano de Sejmo la 2-a oficperiodo ŝi estis membro de la Konstitucia Komisiono kaj preparis la Konstitucion de Pola Respubliko rezoluciita la 2-an de aprilo 1997 de Nacia Konvento[2].
En 1997-2000 ŝi estis ministro de justeco kaj ŝtatakuzanto en koalicia registaro de Jerzy Buzek[3]. Ŝi komencis laborojn en la reformo de la organizo de tribunaloj (leĝo rezoluciita la 27-an de julio 2001) kaj preparis leĝon pri oficistoj de tribunaloj kaj prokuroroj oficejoj (leĝo el la 18-a de decembro 1998). Ŝiaj ideoj estis: urbajuĝejoj, la direktoroj de la tribunaloj, la profesio de juĝisto kiel la kronon de la leĝa profesio.
Ŝi estis la ambasadoro de Pollando al la Apostola Seĝo en 2002-2013 dum la papado de tri papoj.
Ŝi estas ankaŭ membro de la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj en Vatikano (nomumita en 19-an de januaro 1994).
Ekde aprilo 2014 ŝi estis membro de Papa Komisiono por la Protekto de Neplenaĝuloj nomumita de Papo Francisko[4].
Antaŭe: | Ĉefministro de Pollando | Poste: | |
---|---|---|---|
Waldemar Pawlak | 1992-1993 | Waldemar Pawlak |
|