Hans Erich Nossack | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1901 en Hamburgo | ||||
Morto | 2-an de novembro 1977 (76-jaraĝa) en Hamburgo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Gelehrtenschule des Johanneums (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Germanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto dramaturgo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Erich NOSSACK (naskiĝinta la 30-a de januaro 1901 en Hamburgo, mortinta la 2-a de novembro 1977 samloke) estis germana verkisto. Lia de ekzistadismo influita verkaro ampleksas la travivaĵojn de dum la Dua mondmilito kaj priskribas la pavoron kaj la solecigon de la unuopuloj en malkonstruitaj medioj.
La filo de grandburĝa komercisto de post akcidento en junaĝo estis handikapito. En 1919 li komencis studon de jurscienco en Jena kiun li ĉesigis abrupte post 5 semestroj. La rompo de kontaktoj kun lia familio fortigis lin iĝi helplaboristo en vitrofabriko kaj mallongan tempon bankasistanto.
Post la ekregado de Hitler en 1933 malpermesitis al Nossack publikigi skribitaĵojn ĝis 1945 pro liaj simpatioj por la Komunista Partio de Germanio. La Sturmabteilung faris plurajn traserĉojn en lia hejmo en 1933. Samjare li transprenis la patran entreprenon kaj tamen kaŝe daŭrigis la verkadon. En 1943 ĉiuj manuskriptoj kaj taglibroj nefeliĉe pereis pro bombardo. En 1956 Nossack malfunkciigis sian firmaon kaj ekvivis plu nur kiel verkisto. Poste li plurfoje vivis en Augsburg, Darmstadt kaj Frankfurt am Main. Hamburgon li revenis finfine en la jaro 1969-a.
La en 1961 per la Büchner-premio honorita verkisto mem donis sian nomon al novkreita literatura premio, kiun aljuĝas en Köln certa kulturrondo Kulturkreis der deutschen Wirtschaft im Bundesverband der Deutschen Industrie.
En siaj poemoj, dramoj, rakontoj, eseoj kaj romanoj Nossack raportas la ne esperoplenan batalon de la unuopuloj je postvivo dum la milito (Nekyia, 1947) respektive ene de detruitaj urboj (Spätestens im November, 1955).
Krome ekstremaj situacioj kiel timo, izolado kaj fremdigo temiĝas, kaj la maŝinerigo de la individuoj en la socioj kritikatas. En 1948 aperis de Thomas Mann laŭdegata raporto kun la titolo Interview mit dem Tode, unu jaron pli malfrue la dramo Die Rotte Kain. La romano Spirale (1956), estante sendube unu el la plej gravaj verkoj, denove pensigas onin pri la hamburga enmilita katastrofo.
Aliaj verkoj estas la prozaĵoj Der jüngere Bruder (1958), Nach dem letzten Aufstand. Ein Bericht (1961), Begegnung im Vorraum (1963), Der Fall d’Arthez (1968), Die gestohlene Melodie (1972) kaj Ein glücklicher Mensch (1975), pluse la dramoj Die Hauptprobe (1956) kaj Ein Sonderfall (1963).