Hans Jürgen von Arnim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1889 en Dzierżoniów |
Morto | 1-an de septembro 1962 (73-jaraĝa) en Bad Wildungen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | oficiro militestro |
Hans-Jürgen von Arnim (4a de aprilo 1889 – 1a de septembro 1962) estis germana generalo de la Wehrmacht de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito, kiu komandis kelkajn diversajn armeojn. Li ricevis la Feran Krucon.
Von Arnim aliĝis al la Germana Armeo en 1907 kaj partopreniis en la Unua Mondmilito. Post la milito, li restis en la Reichswehr kaj poste en la Wehrmacht. Arnim komandis la 52an Infanterian Divizion en la Batalo de Pollando kaj en la Batalo de Francio. En oktobro 1940, Arnim ricevis la komandon de la 17a Panzerdivizio. Von Arnim partoprenis ankaŭ en la Operaco Barbaroso, nome la invado de Sovetunio, kaj la 1an de oktobro 1941, ekkomandis la 39an Panzer-Korpuson ĝis novembro 1942.
La 20an de februaro 1943 li estis nomumita komandanto de la 5a Panzer-Armeo sub Erwin Rommel en Nordafriko, kiun li anstataŭis kiel komandanto de la Armegrupo de Afriko la 10an de marto 1943. Li kapitulacis al la Britaj fortoj la 12an de majo 1943 kiel konsekvenco de la sukcesa Operaco Vulkano fare de la Aliancanoj.[1]