Hanumangarh | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 335512 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 129 654 (2001) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 35′ N, 74° 19′ O (mapo)29.58333333333374.316666666667Koordinatoj: 29° 35′ N, 74° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 177 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hanumangarh [+] | |||
Hanumangarh, laŭ (hindie हनुमानगढ़) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historia nomo estis Bhatner.
Hanumangarh havis populacion de 175 885 en 2021 kun legopovo de 78%, kiu estas pli alta, ol la nacia averaĝo. En fino de la 1990-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).
Hanumangarh ekzistas kiel du apartaj urbopartoj ĉirkaŭitaj de grandaj ŝanĝantaj sablodunoj. Ili situas 177 metrojn super la marnivelo en Dezerto Tar, ili estas dispartigitaj per rivero kune kun sekurecaj zonoj ambaŭborde. Sri Ganganagar troviĝas 54, Abohar 60, Sirsa 72, Batinda 91, Hisar 148, Ĉuru (Raĝastano) 161, Bikaner 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 304, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 333, Mumbajo 1193, Kolkato 1607 kilometrojn (aere) [1].
Hanumangarh estis fondita fare de reĝo de Ĝajsalmer en 255 post Kristo. Tamen en la regiono arkeologoj trovis restaĵojn el la plej malnovaj tempoj. Diversaj dinastioj regis ĉi tie. La distrikto estis fondita en 1994.
Hanumangarh estas agrikultura urbo helpe de irigacio. Oni produktas mustardojn, tritikojn, ricinojn kaj en:taramira oil-jn.
En Hanumangarh pluvas jere nur po 241 mm, plejparte dum la musonsezono inter julio kaj septembro. En la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo estas averaĝe 25 °C.
En Hanumangarh oni parolas hindie, panĝabe, bagre kaj angle.
En Hanumangarh vivas hinduoj (82%) kun sikistoj (10%) kaj islamanoj (7%), iomete ankaŭ aliaj.
En Hanumangarh la plej altgrada eduko okazas en altlernejoj.
Hanumangarh estas trafika nodo, al kiu kuras kvar fervojaj linioj kaj ses vojoj. Loka flughaveno ne ekzistas.