Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Haro kaj Haro (stacidomo). |
Haro | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 763 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 290 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 2° 51′ U (mapo)42.576944444444-2.8461111111111Koordinatoj: 42° 35′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 479 m [+] | ||
Areo | 40,53 km² (4 053 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Haro (La Rioja) [+] | |||
Haro [Aro] estas hispana municipo, en la nordokcidento de la aŭtonoma komunumo Rioĥo, kiel ĉefurbo de samnoma komarko en la nordokcidento de la regiono kaj plej grava urbo de la regiono Rioja Alta (Supra Rioĥo), plej okcidenta regiono de la komunumo. Ĝi limas kun la provinco Burgos ĉe la Montoj Obarenes norde kaj kun la provinco Arabo ĉe la rivero Ebro oriente. Ties loĝantaro estas de 11 309 lokanoj laŭ la popolnombrado de INE de 2018, kio faras ĝin la kvara urbo en la komunumo.
Ties ĉefa ekonomia agado estas vinkultivado kaj la produktado de altkvalitaj vinoj ene de la devennomigo "Denominación de Origen Calificada Rioja", kaj precize ties vinbienoj estas unu de la ĉefaj turismaj altiroj,[1] kiuj ricevis ĉiujare milojn da vizitantoj.[2] Estas ankaŭ grava arkitektura kaj urba heredaĵaro, inter kiu elstaras la ĉefa pordego de la preĝejo de Santo Tomás, verko de Felipe Vigarny, nombraj palacoj kaj antikva kvartalo, deklarita Histori-Arta Komplekso en 1975.[3]
Menciindas la jam tradicia Vinbatalo, deklarita Festo de Nacia Turisma Intereso;[4] la tria procesio je lanternoj plej antikva de Hispanio;[5] kaj unu de la nur sep urboj kiuj ne estante provinca ĉefurbo havis sidejon de la Banco de España.[6]
Haro estas sur altaĵo inter la basenoj de la riveroj Tirón kaj Ebro. La nomo plej verŝajne devenas kiel rezulto fonetika (nome perdo de /f/ en komenca loko ĝenerala en la hispana lingvo) de la latina faru, faro (lumturo), sed tie en la senco gvatoturo probable en teknika milita senco. Vidu similan nomon en Alfaro en la sama regiono Rioja kun tiea konservado de /f/-. Komparu ankaŭ kun Gibralfaro. Kaj por tiu Gibraltar.[7]
La municipo limas norde kun Briñas kaj Miranda de Ebro, apartenanta al la provinco Burgos, oriente kun Labastida apartenanta al la provinco Alavo, sude kun Gimileo, Ollauri, Rodezno kaj Zarratón, kaj okcidente kun Villalba de Rioja, Cihuri, Anguciana kaj Casalarreina. Formas parton de la municipo la senhomejoj Dondon[8] kaj San Felices.
Tra la municipa teritorio fluas la riveroj Ebro kaj Oja-Tirón. La unua venas norde, devena el Miranda de Ebro, tra la zono Conchas de Haro, kie li separas la areon de la Montoj Obarenes disde la Sierra de Cantabria. Poste faras ampleksajn meandrojn per sinuo de 2,22,[9] kaj eliras sude en direkto al Gimileo. La dua venas okcidente devena el Anguciana; en la akvobaraĵo de Arrauri oni kanaligas parton de ties akvoj (fluejo de Arrauri) kaj tiuj estas kondukitaj ĝis la hidroelektra centralo San José, kaj poste rekondukitaj al la fluejo kiu siavice elfluas al la rivero Ebro proksime de la kvartalo de la vinkeloj en la nomita "boca del Ebro". Per donaĵa dokumento de 1421 oni scias, ke tiam jam ekzistis la fluejo de Arrauri,[10] kiu probable estis tiam uzita por energio por muelejoj. La abundo de akvo kreas pejzaĝon de ĉeriveraj arbaroj kaj poplejoj, kiu havigas terojn de irigacio por kultivoj kaj fruktoĝardenoj.
La ĉefa urbokerno estas ĉirkaŭata de tri montetoj: nome Mota, nomita ankaŭ Kastelo kaj Atalaya, Santa Lucía, kie estas la akvostokejoj, kiuj profitas altojn super la cetero de la urbo, kaj Santo Domingo. Dum jarcentoj, la domaro restis inter tiuj montetoj, pro la natura fermiteco, kaj etendiĝis nur fine de la 20a jarcento al la ebenaĵoj en direkto al Gimileo.